Paŭlo Ebermann (pauxlo) wrote,
Paŭlo Ebermann
pauxlo

  • Location:
  • Mood:

retpoŝtproblemoj

Mia sistemo de retpoŝtadresoj estas iomete komplika ... Ĉiuj miaj retpoŝtadresoj plusendas (rekte aŭ nerekte) la mesaĝojn al ebermann@math.hu-berlin.de, mia konto ĉe la matematika instituto en mia universitato.

Tie mi kreis filtradajn skriptojn, kiuj (inter alie) provos eltrovi, ĉu la mesaĝo estas spamo aŭ ne, kaj en jes-kazo forĵetas la mesaĝon (pli precize: plusendas al rubujo-adreso, kiun mi ĉiujn kelkajn semajnojn kontrolas), en ne-kazo sendas al sekreta adreso mia, de kiu mia etpoŝtprogramo elŝutas ilin. Tio funkciis senprobleme jam dum pluraj jaroj, kvankam foje necesas ĝisdatigi la spamfiltrilon por redukti la nombron de la mis-klasifikitaj mesaĝoj.

Lastatempe al la retadreso info ĉe esperanto.de, kiu estis ligita al la BerO-poŝtkesto, ne mia privata, alvenis regule multegaj erarmesaĝoj pro ne-finsendeblaj retmesaĝoj (ĉefe el Rusio) - do iu (rusa) spamisto uzas tiun adreson kiel sendanto-adreso por lia spamado, kaj do la erarmesaĝoj (kiam foje spamitaj adresoj ne ekzistas aŭ la poŝtkesto plenas) alvenas ĉe ni. La rezulto estis, ke ofte pro tro da tiaj mesaĝoj pleniĝis la BerO-poŝtkesto (ĉar web.de en la senpaga versio nur permesas 500 mesaĝojn kaj fakte ĉiam el la lastaj dudek jam dek estas avertoj, ke la limo alproksimiĝas).

Pro tio mi antaŭ kelkaj tagoj decidis ŝanĝi la plusendon de info ĉe esperanto.de al mia supre menciita adreso kaj de tie al BerO. Hieraŭ nokte (inter sabato kaj dimanĉo) finfine mi aldonis al mia spamfiltrilo plian skripton, kiu eltrovus tiajn erarmesaĝojn el la mesaĝfluo kaj ankaŭ ilin forĵetus.

Bedaŭrinde mi tie faris eraron: Mi redaktis la skriptojn en mia vindoza komputilo per vindoza redaktilo (EditPad), kiu kompreneble uzas vindozajn linfinojn (CRLF), anstataŭ uniksajn (nur LF). Post la kopiado ankaŭ en la linuksaj komputiloj de la universitata retpoŝtservilo tiuj skriptoj estis, sed tie ili kaŭzis nur erarmesaĝojn kaj plenan perdon de ĉiu retmesaĝo.

Jen la sekva eraro: Mi ne tuj kontrolis la funkciadon de la skripto, sed enlitiĝis.

Kiam mi (dimanĉe) tagmeze ellitiĝis kaj kontrolis retmesaĝojn, mi rimarkis la problemon, ĉar alvenis kelkaj centoj da mesaĝoj sen enhavo. Post ioma esploro (kontrolo de la log-dosieroj) mi eĉ trovis la kaŭzon. Sed ne eblis tuj ripari ĝin, ĉar mi ĉe ĉiu provo ricevis nur mesaĝon pri "readonly file system" - ŝajne samtempe la komputila sistemo de nia instituto havis iujn problemojn, kiuj malpermesadis ŝanĝadon de dosieroj. (Eĉ nur eblis ensaluti al unu el la pluraj serviloj per SSH - la aliaj tuj rifuzis mian konekto-provon.)

Do mi nur nun, kiam mi nokte revenis hejmen, povis okupiĝi denove pri la problemo, kvankam mi fakte volis tuj enlitiĝi ...

Nun mia filtrila sistemo laboras senprobleme, ĝi jam forkaptis post la riparo 39 spamaĵojn (inkluzive la erarmesaĝojn), tralasis du spamaĵojn kaj unu testmesaĝon.

Do, se vi iun retmesaĝon sendis inter sabate ĉirkaŭ noktomeze kaj dimanĉe ĉirkaŭ la tria horo, kaj mi ne jam respondis, ĝi perdiĝis. Bonvolu resendi ĝin, se ĝi estis grava.
Subscribe

  • La ludo »Fencing«

    En la lasta tempo mi laboris kun kelkaj amikoj (neesperantistaj) pri kreo de komputila ludo. Ĝi nun atingis iun staton de matureco, ke ni aŭdacas…

  • La berlina trafiksistemo - en ekzemplo

    Vi eble jam aŭdis (aŭ eĉ spertis), ke la Berlina sistemo de publikaj trafikiloj estas sufiĉe bona. Ni havas sufiĉe densan reton de du…

  • BSE ne plu regule

    En Berlino ekzistas junula Esperanto-grupo nomita Berlinaj Studentoj-Esperantistoj. Tiu grupo ekde mia ekesperantiĝo (do komence de 2002)…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments