Paŭlo Ebermann (pauxlo) wrote,
Paŭlo Ebermann
pauxlo

IJK-revojaĝo

Komence de Aŭgusto, nome inter la 6a kaj 13a tago de tiu monato, okazis la 62a Internacia Junulara Kongreso, okazigita de TEJO kaj la LKK el Bosnio, en Sarajevo. Pli pri tio eble poste, nun iom pri la revojaĝo.

El Sarajevo trajnoj veturas nur unufoje tage en ĉirkaŭ tri direktoj - ekzemple do la trajno al Budapeŝto ekveturas ĉiam je 20:32 (se ĝi laŭplane ekas).

La 13an de Aŭgusto, ĉirkaŭ 19:00, kelkaj esperantistoj alvenis en la stacidomo (per tramo), kaj mi rigardis, ĉu la trajno jam estas je la kajo. Ĝi ja estis, kvankam la vorto trajno verŝajne estas iom troiga - temas pri unu vagono kaj unu lokomotivo. (Dum la vojaĝo al Sarajevo estis almenaŭ du vagono, kaj unu el ili estis preskaŭ plena je esperantistoj.)
Ni do rapide entrajniĝis, kaj ankaŭ la poste alvenintajn esperantistojn mi (tuj, kiam ili alvenis) atentigis pri tio, ke nur estas malmulta spaco, kaj ke ili tuj venu.

Poste mi provis ankoraŭ aĉeti poŝtmarkojn por la poŝtkartojn, kiujn mi estis skribintaj - sed tio ne sukcesis: La centra poŝt-oficejo (tuj apud la stacidomo) estis fermita, kaj la kioskoj ne volis aŭ povis vendi al mi poŝtmarkojn. Do mi kunportis la poŝtmarkojn, kaj persone transdonos ilin en Berlino ...

Iom da manĝaĵo mi ankoraŭ aĉetis, sed je 20:32 (jam iom antaŭe) ni ĉiuj sidis en la vagono. En nia kupeo estis ok esperantistoj. La trajno nur ekveturis duonan horon poste - ŝajne ĝi ankoraŭ atendis alian trajnon kun ŝanĝemuloj ...

La homoj en nia kupeo iam ekludis la homlupan ludon - kaj mi dufoje pravis per mia suspekto, ke Marteno estas homlupo (li ekfilozofiumis, babilis pri ĉio ajn, nur ne pri la trovado de la homlupo). Fakte mi mur proponis lian mortigadon por silentigi lin (ĉar kadavroj ne plu rajtas paroli).

Nu, iam ni ĉesis la ludadon, babilis ankoraŭ iom pri na (proponita akuzativa prepozicio) kaj aliaj lingvoreformprojektoj, kaj iam kelkaj (ankaŭ mi) ekdormis - tio estis sufiĉe malfacile, ĉar estis nur malmulta spaco kaj krome daŭre venis iuj pasport- aŭ bilet-kontroloj. (Kaj kontraŭe al la limkontrolo inter Ĉeĥio kaj Germanio, la du pasportkontrolistoj je unu limo ne venis samtempe, sed kun kelkaj minutoj (aŭ eĉ pli) da distanco. Do estis kvar biletkontroloj kaj kvar pasportkontroloj.

Matene (14a de Auĝusto) en Budapeŝto ni (almenaŭ la Berlina karavano) eliris jam en Kelenföld, unu stacion antaŭ la finhaltejo Deli, kaj ŝanĝis al iu trajno, kiu veturis rekte al Keleti. Tiu trajno haltis nur por eliro - sed ni tamen eniris. La kontrolisto volis bari al ni la eniron al la trajno, sed ni simple iris al alia pordo ...

En Keleti ni havis proksimume horon por atendi nian sekvan trajnon al Berlino. Ni foruzis la restantan hungaran monon por aĉeti manĝaĵojn por la vojaĝo ... Nur 15 minutojn antaŭ la ekiro de la trajno oni anoncis la kajon, je kiu ĝi ekos - ni do devis rapidi por kapti ĝin ankoraŭ. Ni tamen trovis (ie en la antaŭa parto de la trajno) ankoraŭ liberajn kupeojn por nia grupo.

En Slovakio tamen iĝis pli plena la trajno - en la kupeon de Bea, Luisa kaj mi venis du germanaj ekologiaj aktivuloj, survoje de iu internacia ekologia tendaro en Slovakio hejmen. Ili jam sciis ion pri Esperanto, ĉar iu Dmitri Kokorev kutime en la ekologiaj aranĝoj varbas por Esperanto. En Eo-aranĝoj li kutime varbas por veganismo kaj ekologio ...

Ni bone interkonatiĝis, interŝanĝis adresojn ktp. - ni eĉ ludis UNOn (sed sen la krokodil-punkart-regulo).

Vespere nia trajno alvenis en Berlino - nur plu restis adiaŭi la lastajn kunvojaĝantojn (Magnus ekzemple, kiu pluvojaĝis al Svedio per trajno kaj pramŝipo), kaj veturi per S-metroo hejmen. Mi iomete antaŭ noktomezo alvenis, tuj enlitiĝis, kaj dormis 18 horojn.

Subscribe

  • La ludo »Fencing«

    En la lasta tempo mi laboris kun kelkaj amikoj (neesperantistaj) pri kreo de komputila ludo. Ĝi nun atingis iun staton de matureco, ke ni aŭdacas…

  • La berlina trafiksistemo - en ekzemplo

    Vi eble jam aŭdis (aŭ eĉ spertis), ke la Berlina sistemo de publikaj trafikiloj estas sufiĉe bona. Ni havas sufiĉe densan reton de du…

  • retpoŝtproblemoj

    Mia sistemo de retpoŝtadresoj estas iomete komplika ... Ĉiuj miaj retpoŝtadresoj plusendas (rekte aŭ nerekte) la mesaĝojn al…

  • Post a new comment

    Error

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

    When you submit the form an invisible reCAPTCHA check will be performed.
    You must follow the Privacy Policy and Google Terms of use.
  • 0 comments