Paŭlo Ebermann ([info]pauxlo) wrote,
@ 2006-02-09 04:46:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood: laca

nokta laborado
Fakte mi intencis denove pli bone uzi la tagan lumon (t.e. frue enlitiĝi kaj same frue ellitiĝi) - sed iel mi ne sukcesas, mi preskaŭ ĉiutage nur frumatene enlitiĝas (kaj tagmeze ellitiĝas).

Por ke mi ne nur laboru pri Esperanto, sed ankaŭ pri matematiko (t.e. pri mia studado), mi post reveno de IS inventis sistemon de ne-esperantaj tagoj - do ĉiusemajne almenaŭ dum tri tagoj ne okupiĝu pri Esperanto. Tiam mi tajpas la skripton de iu prelego de antaŭ preskaŭ tri jaroj (aŭ cerbumas, kiel bone formati ĝin).

Ĉiuokaze, kaj en esperantaj, kaj en neesperantaj tagoj mi ne sukcesas sufiĉe frue enlitiĝi - oni ja povas vidi tion laŭ la nuna horo :-(.

Merkrede estis esperanta tago (kiu ankoraŭ daŭros, ĝis mi enlitiĝos), kaj mi do unue prilaboris la paĝaron de BSE, kaj vespere pripensis, kiel krei RSS-fluon de la novaĵoj en la GEJ-paĝaro. Mi finfine sukcesis (eĉ dulingva), sed ne jam alligos ĝin, ĉar ni unue iom testu ĝin.

Sekvos matematika tago, do mi nun enlitiĝu ...



(Post a new comment)


[info]felicx
2006-02-08 10:45 pm UTC (link)
eble vi simple uzu vekhorloĝon por difini vian ekdormtempon. Vekiĝinte je la oka per vekhorloĝo vi povus simple remeti ĝin al meznokto kaj kiam la vekhorloĝo sonoras vi enlitiĝas. Kompreneble por tio necesas kaj transiĝa periodo kaj la volo obei la vekhorloĝon.

Mi tre ĝojas, ke vi okupiĝis pri la RSS-fluo!

Sukcesan memorganizadon!

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…