?

Log in

Paŭlo Ebermann's Journal
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 9 most recent journal entries recorded in Paŭlo Ebermann's LiveJournal:

Monday, November 15th, 2010
7:08 pm
La ludo »Fencing«
En la lasta tempo mi laboris kun kelkaj amikoj (neesperantistaj) pri kreo de komputila ludo.
Ĝi nun atingis iun staton de matureco, ke ni aŭdacas publikigi ĝin en formo de alfa-versio en nia paĝaro fencing-game.de.

Temas pri adapto de la ludo Fencing, kiu estas priskribita en la libro The Shockwave rider de John Brunner.

La ludo funkcias ene de la retumilo, se vi havas instalitan Java 6.


Vendrede mi povis trovi en la komputilejo du alfa-testantojn por elprovado, kaj ili ludis kelkajn ludojn unu kontraŭ la alia, dum mi observis ilin.
Jen kelkaj ekranfotoj el tiuj ludoj.


En tiu ludo ili elektis meti nur cirklojn, kaj ludis pri poenta limo de 4000. Tiel estas malpli ekhavi grandan areon, kaj fakte estas preskaŭ neebla entute venki per tiaj opcioj (krom kontraŭ tre stulta kontraŭanto). Ĉiuokaze, la bildo estas bela :-)



Finfine la ludo finiĝis, kiam la tempo de la ruĝa ludanto elĉerpiĝis.





Se oni permesas kaj triangulojn kaj cirklojn, estas kutime multe pli facile fari triangulojn ol cirklojn, kiel videblis en la sekva ludo. Verŝajne necesas doni bonusajn poentojn por cirkloj kompare al trianguloj, se oni volas instigi ilin en simila kvanto.




La lasta ludo okazis en malpli granda formato - nur 100 punktoj, kun trianguloj kaj punktolimo de 50 (kio kutime estus sufiĉe malfacile). Sed la ruĝa ludanto ne ludis sufiĉe serioze, tiel baldaŭ la poentoj estis 25:49, kaj mankis nur unu poento por blua.




Sed tiam ili havis la ideon plenigi la tutan breton per markitaj punktoj. Finfine estis la vico de blua por meti punkton, kaj ne plu estis libera spaco. Blua havus la eblon fari diversajn triangulojn kaj tiel tuj venki, sed antaŭ ol fari triangulojn li unue devis marki punkton, kio ne eblis :-)
Ili interkonsentis pri remiso anstataŭ atendi la finon de la tempo por la blua ludanto.




Se vi ankaŭ volas elprovi la programon, kontaktu min kaj mi kreos konton por vi. Ludu unue kontraŭ la roboto "Tutor", kiu klarigos la regulojn kaj la funkcion de la programo al vi (ekde hieraŭ ankaŭ en Esperanto).
Wednesday, December 19th, 2007
11:06 pm
La berlina trafiksistemo - en ekzemplo

Vi eble jam aŭdis (aŭ eĉ spertis), ke la Berlina sistemo de publikaj trafikiloj estas sufiĉe bona.

Ni havas sufiĉe densan reton de du metrosistemoj (S-metroo kaj U-metroo), bus- kaj tramlinioj - kelkaj el tiuj nomiĝas "Metrobus" aŭ "Metrotram", kio signifas plimalpli, ke tiuj linioj trafikas tage kaj nokte (tamen nokte ofte ne je la plena longeco de la linio - tie oni devas uzi alian paralelan linion), kaj dumtage sufiĉe ofte, almenaŭ ĉiun 10an minuton.

Aldone estas noktaj busoj (la noktaj tramlinioj ne plu necesas post enkonduko de la metro-tramoj, kiuj ja ankaŭ veturas nokte) - kelkaj (tiel-nomataj U-busoj) paralele al U-metrolinioj, kiuj nokte ne veturas (krom semajnfine), sed ankoraŭ pluraj aliaj.

Vespere la plej multaj linioj veturas laŭ 20-minuta ritmo, se entute - almenaŭ tiel trafikas ĉiuj linioj en mia sekva ekzemplo.

Ekzemplo

Ĉiuj veturtempoj estas (se ne aliel menciita) laŭ la oficiala horaro, ne laŭ la aktualaj tempoj - mi ne havas brakhorloĝon, kaj publikaj horloĝoj iom raras ...

Hodiaŭ vespere mi volis veturi de la stacio "Freizeit- und Erholungs-Zentrum" al mia hejmo (iom pli ol trikilometra distanco laŭ aero).

Ni (mi kaj amikino de mi) venis ĉirkaŭ 21:48 al tiu stacio, kie ni ĵus maltrafis (iom malfruiĝintan) tramon de la linio 63 (al S-stacio Köpenick). Nu, tuj poste (21:29) venis tramo de la linio 27 (al "Krankenhaus Köpenick"), kiun ni eniris (ŝi ĉiuokaze preferis veturi per tiu linio al sia hejmo).

Mi eliris kelkajn staciojn poste je "Bahnhofsstraße/Lindenstraße" (ŝi pluveturis), por ŝanĝi al alia tramo de linio 60, kiu veturas rekte al mia hejmo. Tiu haltejo situas je tri-strata kruciĝo, kaj fakte konsistas el tri duon-haltejoj je la tri stratoj (en ĉiuj tri direktoj: nordokcidenta, sudorienta, nordorienta) - oni do devas iom piediri (transirante du stratojn je trafiklumo). Mi alvenis je la sudorienta haltejo, kaj samtempe jam mia tramo de linio 60 foriris (oficiale je 21:53) je la nordorienta haltejo, kaj kiam mi alvenis tie, la anoncilo de la sekvaj ekveturoj montris, ke la sekva tramo (de linio 60) veturos post 17 minutoj.

Hmm, estis iom malvarme, kaj mi ne volis tiom longe atendi tie starante aŭ sidante en la malvarmo. Mi elpensis planon ... mi povus veturi en la kontraŭan direkton kaj jam entramiĝi la sekvan tramon du staciojn pli frue, tiel ŝparante iom da atendotempo en la malvarmo. Do, mi reiris al la haltejo en sudorienta direkto kaj rigardis la montrilon tie (kaj la horaron). Eblus preni tramon 68 (direkte al "Alt-Schmöckwitz") ĝis "Kölnischer Platz", kiu venos post du minutoj (estis tiam 21:58) kaj bezonus kvin minutojn (verŝajne je tiu horo iomete malpli). Mi supozus, ke 60 en alia direkto bezonus saman daŭron, kaj 5+5+2 estis ja malpli ol la 15 minutoj, kiuj restis ĝis la ekveturo de 60 je Bahnhofstraße/Lindenstraße.

Pensite, farite. Mi eniris 68 je 21:59 (oficiale) kaj veturis du staciojn ... sed jam antaŭ la alveno je Kölnischer Platz, ni renkontis mian tramon 60 :-(. Mi rememoris la fakton, ke oni en la alian direkton (pro alia vojo kaj unu plia haltejo) bezonas pli longe ... Sed fakte kulpis la malfruo de 68, kombinite kun akurateco de 60 - laŭ la oficiala horaro ja eblus ŝanĝi laŭ mia plano, se oni iom rapidas ... temas pri du ne tute samlokaj haltejoj kaj tri minutoj da tempo.

Do, mi estis je Kölnischer Platz, kaj havis denove la saman problemon, ke mia tramo venos post preskaŭ 20 minutoj. (Mi ankoraŭ kontrolis tie la horarojn, kaj intertempe estis 22:10, laŭ la granda publika horloĝo). Mi duonhazarde rimarkis la alvenon de buso 167 (al "Müggelschlösschenweg"), kaj rapide decidis eniri ĝin.

Mi decidis per ĝi veturi ĝis la haltejo "Salvador-Allende-Str./Wendenschlossstr.", kiu ja jam estus pli proksime al mia loĝejo (la plej proksima en tiu linio) - se necesus, mi povus de tie piediri.

Tie (la kvara stacio) mi alvenis je 22:15. Mi transiris la straton al la alidirekta haltejo, por kontroli tie la horaron - kaj konstatis, ke je 22:18 venos buso de linio 269 (al S-stacio Köpenick) kaj iom poste (22:23) buso de linio X69 (en sama direkto). La X69-buso kiel ekspresa buso ne haltas je ĉiu haltejo, ĝia sekva halto estus ĉe "Brandenburgplatz" - jam pli for al mia hejmo ol necese.

Do mi eniris la buson de linio 269 por veturi ĝis "Neuer Weg", du staciojn poste, de kie mi povus facile piediri.

Nu, mi tamen miskalkulis ... "Neuer Weg" estas ankaŭ iom stranga haltejo. Ĝi situas ĝuste sude de la stratkruciĝo de Salvador-Allende-Straße kun Friedrichshagener Straße, kaj linio 269 veturas (en mian direkton) de la suda S-Allende-Straße okcidenten al Friedrichshagener Straße, kaj inverse la alian direkton. Ĉar la strato estas iom pli larĝa, kaj la haltejo estas je la dekstra rando de la strato (en ambaŭ direktoj), la linio 269 en nord-okcidenta direkto ne haltas tie, sed jam estas en la plej maldekstra veturzono por turniĝi maldekstren.

Do mi nur eliris (22:21) je la sekva haltejo "Friedrichshagener Str./Kabelwerk", kaj de tie nun vere piede iris hejmen (alveno je 21:41 laŭ la horaro ... mi forgesis rigardi la horloĝon, verŝajne estis iom antaŭe.)

(Se mi estus kaptinta tiun unuan tramon de linio 63, mi alvenus jam je 22:05 en mia hejmo ... mi sukcesus do plilongigi la vojaĝon je preskaŭ duona horo, de 19 minutoj al 53 minutoj. Se oni aldonas la tempon de tiu afiŝado, estas eĉ 110 minutoj.)

Jen provizora bildo de mia vojo, kreita de la interreta horaro de la Berlina trafikkompanio BVG. Ĝi ne enhavas la tutan vojon, ĉar nur eblas enmeti du necesajn interajn punktojn. Se mi trovos tempon, mi morgaŭ metos novan bildon (memkreitan).



Current Mood: laca
Monday, December 11th, 2006
3:12 am
retpoŝtproblemoj
Mia sistemo de retpoŝtadresoj estas iomete komplika ... Ĉiuj miaj retpoŝtadresoj plusendas (rekte aŭ nerekte) la mesaĝojn al ebermann@math.hu-berlin.de, mia konto ĉe la matematika instituto en mia universitato.

Tie mi kreis filtradajn skriptojn, kiuj (inter alie) provos eltrovi, ĉu la mesaĝo estas spamo aŭ ne, kaj en jes-kazo forĵetas la mesaĝon (pli precize: plusendas al rubujo-adreso, kiun mi ĉiujn kelkajn semajnojn kontrolas), en ne-kazo sendas al sekreta adreso mia, de kiu mia etpoŝtprogramo elŝutas ilin. Tio funkciis senprobleme jam dum pluraj jaroj, kvankam foje necesas ĝisdatigi la spamfiltrilon por redukti la nombron de la mis-klasifikitaj mesaĝoj.

Lastatempe al la retadreso info ĉe esperanto.de, kiu estis ligita al la BerO-poŝtkesto, ne mia privata, alvenis regule multegaj erarmesaĝoj pro ne-finsendeblaj retmesaĝoj (ĉefe el Rusio) - do iu (rusa) spamisto uzas tiun adreson kiel sendanto-adreso por lia spamado, kaj do la erarmesaĝoj (kiam foje spamitaj adresoj ne ekzistas aŭ la poŝtkesto plenas) alvenas ĉe ni. La rezulto estis, ke ofte pro tro da tiaj mesaĝoj pleniĝis la BerO-poŝtkesto (ĉar web.de en la senpaga versio nur permesas 500 mesaĝojn kaj fakte ĉiam el la lastaj dudek jam dek estas avertoj, ke la limo alproksimiĝas).

Pro tio mi antaŭ kelkaj tagoj decidis ŝanĝi la plusendon de info ĉe esperanto.de al mia supre menciita adreso kaj de tie al BerO. Hieraŭ nokte (inter sabato kaj dimanĉo) finfine mi aldonis al mia spamfiltrilo plian skripton, kiu eltrovus tiajn erarmesaĝojn el la mesaĝfluo kaj ankaŭ ilin forĵetus.

Bedaŭrinde mi tie faris eraron: Mi redaktis la skriptojn en mia vindoza komputilo per vindoza redaktilo (EditPad), kiu kompreneble uzas vindozajn linfinojn (CRLF), anstataŭ uniksajn (nur LF). Post la kopiado ankaŭ en la linuksaj komputiloj de la universitata retpoŝtservilo tiuj skriptoj estis, sed tie ili kaŭzis nur erarmesaĝojn kaj plenan perdon de ĉiu retmesaĝo.

Jen la sekva eraro: Mi ne tuj kontrolis la funkciadon de la skripto, sed enlitiĝis.

Kiam mi (dimanĉe) tagmeze ellitiĝis kaj kontrolis retmesaĝojn, mi rimarkis la problemon, ĉar alvenis kelkaj centoj da mesaĝoj sen enhavo. Post ioma esploro (kontrolo de la log-dosieroj) mi eĉ trovis la kaŭzon. Sed ne eblis tuj ripari ĝin, ĉar mi ĉe ĉiu provo ricevis nur mesaĝon pri "readonly file system" - ŝajne samtempe la komputila sistemo de nia instituto havis iujn problemojn, kiuj malpermesadis ŝanĝadon de dosieroj. (Eĉ nur eblis ensaluti al unu el la pluraj serviloj per SSH - la aliaj tuj rifuzis mian konekto-provon.)

Do mi nur nun, kiam mi nokte revenis hejmen, povis okupiĝi denove pri la problemo, kvankam mi fakte volis tuj enlitiĝi ...

Nun mia filtrila sistemo laboras senprobleme, ĝi jam forkaptis post la riparo 39 spamaĵojn (inkluzive la erarmesaĝojn), tralasis du spamaĵojn kaj unu testmesaĝon.

Do, se vi iun retmesaĝon sendis inter sabate ĉirkaŭ noktomeze kaj dimanĉe ĉirkaŭ la tria horo, kaj mi ne jam respondis, ĝi perdiĝis. Bonvolu resendi ĝin, se ĝi estis grava.

Current Mood: laca
Saturday, September 9th, 2006
11:58 pm
BSE ne plu regule

En Berlino ekzistas junula Esperanto-grupo nomita Berlinaj Studentoj-Esperantistoj.

Tiu grupo ekde mia ekesperantiĝo (do komence de 2002) renkontiĝis regule ĉiusemajne (antaŭe estis iom pli grandaj distancoj - sed mia ekesperantiĝo ne estis la kaŭzo por la ŝanĝo), jam dum kelkaj jaroj ĉiam vendrede vespere ekde la 19a horo. (Foje ni la renkontiĝoj ne okazas, ekzemple dum grandaj Eo-renkontiĝoj, kiam plimulto de la BSE-membroj estas for ...)

Ekde kelka tempo mi estas la homo, kiu certigas, ke ĉeestas ŝlosilo por la renkontiĝejo (la Berlina oficejo de GEJ) – la konsekvenco estas, ke mi preskaŭ ĉiam ĉeestas. Bedaŭrinde mi estas la sola membro de BSE, kiu tiom regule venas, kaj tiel estis nun regule nur du, tri aŭ kvar homoj, kiuj venas (ne ĉiam la samaj).

La 25an de aŭgusto venis unu knabino, kiu por la lernejo volas skribi fakan laboraĵon pri Esperanto, kaj pro tio iom volis informiĝi – mi antaŭe estis dirinta al ŝi, ke ŝi prefere venu dum BSE-tempo, ĉar ŝi tiel povos pridemandi plurajn homojn.

Nu, fakte ŝi povis pridemandi nur min, ĉar neniu alia venis.

La sekvan semajnon (la 1-an de septembro) eĉ ne venis gasto - mi dum kelkaj horoj sidis en BerO, legis la GEJ-gazetojn de 1983 kaj 1984 (la nurajn malnovajn, kiuj estas en BerO – ili iel ne trovis la vojon al la arkivo) kaj sensukcese atendis la BSEanojn.

Dum la nokta hejmveturado mi elpensis mesaĝon por sendi al la BSE-retpoŝt-listo:

Saluton,

mi havas la honoron konigi al vi la
decidon de la kunveno de BSE ĉi tiun
vendredon:

BSE ne plu okazos ĉiun vendredon,
sed nur, kiam iu anoncos ke ĝi okazos.

La voĉdono estis unuvoĉa por la propono,
kaj samtempe la ĉeestanta BSEanaro taskigis
min diskonigi tion per la dissendolisto.

Do, mi decidis ke mi estonte venos nur, kiam almenaŭ unu alia (ĉu BSEano aŭ gasto) anoncos sian venon, ĉar mi ne ankoraŭ kelkajn vesperojn volas forĵeti tielmaniere – Mi havas pli indan por fari kun mia tempo ol nur veturi al BerO, sidi tie kaj atendi ĉu iu venos.

Tiun mesaĝon (kun ankoraŭ iom pli da teksto) mi sendis al la BSE-dissendolisto - iom kun la espero, ke estonte la homoj anonciĝu kaj ankaŭ pli ofte venu.

La respondoj je tiu mesaĝo estis esence malanoncoj de venado por la 8a de aŭgusto. (Marde aŭ merkrede mi ankaŭ ŝanĝis la retpaĝaron de BSE kaj BerO pri la renkontiĝoj, ke oni anonciĝu antaŭe.)

Bedaŭrinde jam la sekvan vendredon montriĝis la problemo de mia solvo – venis neanoncitaj gastoj, nome Felix Zesch kun amikino kaj ankaŭ iu eksterlandano (mi forgesis la landon - aŭ Francio aŭ Italio, mi kredas) - Peter Kühnel (la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino), kiu hazarde ĉeestis, telefone rakontis tion al mi.

Do jen anonco: Se vi volas viziti Berlinon kaj tie ankaŭ vendrede ĉeestis BSE-rondon, ne venu surprize, sed anoncu vian venon (aŭ alimaniere certigu, ke renkontiĝo okazos). Se iu gasto anoncos sin (prefere kelkajn tagojn antaŭe, ekzemple per retpoŝto al bse ĉe esperantoland.de), ni preskaŭ certe kunvenos - kaj la empirio montras, ke tiam venas pli ol averaĝe da partoprenantoj.

Mi fakte tre bedaŭras, ke necesis tiu decido – Esperanto ja estas grava parto de mia vivo kaj la BSE-vesperoj ĉiam donis iom da nova forto al mi. Sed BSE-vespero sen homoj ne funkcias tiel ...



Current Mood: laca
Thursday, August 17th, 2006
4:05 pm
IJK-revojaĝo

Komence de Aŭgusto, nome inter la 6a kaj 13a tago de tiu monato, okazis la 62a Internacia Junulara Kongreso, okazigita de TEJO kaj la LKK el Bosnio, en Sarajevo. Pli pri tio eble poste, nun iom pri la revojaĝo.

legu plu ...Collapse )
Thursday, February 9th, 2006
4:46 am
nokta laborado
Fakte mi intencis denove pli bone uzi la tagan lumon (t.e. frue enlitiĝi kaj same frue ellitiĝi) - sed iel mi ne sukcesas, mi preskaŭ ĉiutage nur frumatene enlitiĝas (kaj tagmeze ellitiĝas).

Por ke mi ne nur laboru pri Esperanto, sed ankaŭ pri matematiko (t.e. pri mia studado), mi post reveno de IS inventis sistemon de ne-esperantaj tagoj - do ĉiusemajne almenaŭ dum tri tagoj ne okupiĝu pri Esperanto. Tiam mi tajpas la skripton de iu prelego de antaŭ preskaŭ tri jaroj (aŭ cerbumas, kiel bone formati ĝin).

Ĉiuokaze, kaj en esperantaj, kaj en neesperantaj tagoj mi ne sukcesas sufiĉe frue enlitiĝi - oni ja povas vidi tion laŭ la nuna horo :-(.

Merkrede estis esperanta tago (kiu ankoraŭ daŭros, ĝis mi enlitiĝos), kaj mi do unue prilaboris la paĝaron de BSE, kaj vespere pripensis, kiel krei RSS-fluon de la novaĵoj en la GEJ-paĝaro. Mi finfine sukcesis (eĉ dulingva), sed ne jam alligos ĝin, ĉar ni unue iom testu ĝin.

Sekvos matematika tago, do mi nun enlitiĝu ...

Current Mood: laca
Saturday, December 18th, 2004
4:14 pm
Denove teknikaĵoj ...
Hieraŭ vespere mi laboris pri la instalado de la IS- kaj membro-datumbazo en la linuksa BerO-komputilo. Post iom da provoj mi sukcesis, ke la datumbazo startu je la starto de la sistemo.

Sed nun videblis nova problemo: Per la uzita retservilo, Monkey ŝajne ne eblas pasvortprotekti dosierujojn (aŭ unuopajn paĝojn), kiu ja (ekzemple) por la datumbazadministrilo aŭ la membroadministrado estus taŭga. Nu, eble mi nur ne trovis la konfigur-eblecon - estas sufiĉe malmulte da dokumentoj pri ĝi.

Mi ankoraŭ iomete esploros, sed se mi nenion trovos, mi ŝanĝos al Apache HTTPD.
Tuesday, October 19th, 2004
9:22 pm
Teknikaĵoj
Hodiaŭ mi metis tekston el la estraro de GEJ al la retpaĝaro, kie ĝi nur post fina decido publikiĝu. (Mi ne metis ligon tien de ie ajn krom unu retmesaĝo en la estrara dissendolisto).

Ĉar la decido nur okazos post kelkaj tagoj, la teksto do ankoraŭ ne pretas, estrarano tuj kontraŭis tion, kaj jam iom pli ol horon pli malfrue (kiam mi estis en prelego, do ne atingebla) iu la teksto jam forprenis.

Kiam mi plian horon pli poste legis la mesaĝon pri tio, mi promesis sekurigi la tekston per pasvorto - kaj nun mi dum kelkaj horoj serĉis vojon, kiel diri al Apache, ke kelkaj URL-oj estu pasvort-protektitaj.

Fakte oni povas uzi URL-ajn malpermesojn nur en servil-vasta konfigurdosieroj,
kiun mi ne povas atingi. Mi nur havas tiujn, kiuj estas en la unuopaj dosierujoj - kaj tie oni nur povas malpermesi por tuta dosierujo aŭ unuopaj (aŭ grupo de) dosieroj en tiu dosierujo.

En ĉi tiu kazo la problemo estis, ke nur de ekstere aspektas kiel dosierujo, dum fakte ĉion faras nur unu solas PHP-dosiero - la transskribo okazas per la sama .php-skripto.
Oni do nur povas aŭ protekti aŭ malprotekti la dosieron - nenio alia.

La solvo, kiun mi trovis, estis krei duan PHP-dosieron, kiu faras tute la samon, protekti la duan PHP-dosieron per pasvorto, kaj ne la unuan.

(Mi devis ankoraŭ atenti, ke neniu voku rekte la (unuan) PHP-dosieron,
ĉar tiu ĉirkaŭus la protekton.)
Sunday, October 17th, 2004
6:56 pm
Celo de la konto
Mi ĉi tiun taglibron kreis ĉefe, por ke mi povas partopreni propranomo en la taglibro germanespju.

Vi do nur malofte trovas ion de mi mem ĉi tie.

Mian uzanto-bildon mi provos ofte ŝanĝi.
Pensoj de Paŭlo   About LiveJournal.com